Esperanto rock Minority language Ĉiuj en la mondo by Martin & La Talpoj from album Pli Ol Nenio
Duration : 2 minutes & 39 seconds.
Listener : 248 peoples.
Played : 1097 times and counting.
Mi legis en la gazeto
Pri tre stranga okazaĵ'
Rivelo de fi-sekreto
Sono de ŝtelira paŝ'
Vagabondo en la granda kastel'
Kaj diablo en la ĉiel'
Mi legis en la gazeto
--Refreno--
Kaj temas pri mi, temas pri vi
Temas pri nia kara viv'
Temas pri ŝi, temas pri li
Temas pri ĉiuj en la mondo
Mi legis en la ĵurnalo
Pri alia granda ŝok'
Forigo de la vualo
Fino de la orepok'
Kamarado ĉu vi dormis ĝis nun
Mi bedaŭras, estas aŭtun'
Mi legis en la ĵurnalo
--Refreno--
Vortoj falas kiel pluv'
Savu nin de la diluv'
--Refreno--
Mi legis en la gazeto
Pri tre stranga okazaĵ'
Rivelo de fi-sekreto
Sono de ŝtelira paŝ'
Kamarado ĉu vi dormis ĝis nun
Mi bedaŭras, estas aŭtun'
Mi legis en la ĵurnalo
--Refreno--